• Pola mastrumado stabila
  • 13.04.2010
  • La prezidanto de la Financa Kontrol-Komisiono Stanisław Kluza informis, ke la sabata aviadila katastrofo ne perturbis la polan mastrumadon. En la flughaveno apud Smolensko krom la prezidento, deputitoj, militistaj estroj kaj kristanaj sacerdotoj pereis ankaŭ la prezidanto de la Pola Nacia Banko, Sławomir Skrzypek. En speciala komuniko Financa Kontrol-Komisiono informis, ke ne ekzistas minaco de merkata kolapso kaj malstabileco. Ankaŭ la pola borso kaj kurzo de la pola valuto senpanike reagis je la morto de la prezidento.