• Tago de Memoro pri la Viktimoj de Katyń-Krimo
  • 13.04.2010
  • Per la meso en la katedralo de la Polaj Armeaj Fortoj komenciĝis matene la varsoviaj solenaĵoj ligitaj kun la Tago de Memoro pri la Viktimoj de Katyń-Krimo. Lanĉis ĝin la pola parlamento en novembro 2007. La 13-an de aprilo pasas la 67-a datreveno de la publikigo de informoj pri la malkovro de amasaj tombejoj de la polaj oficiroj en Katyń fare de Germanio. La polaj ostaĝoj estis malliberigitaj post la agreso de la Ruĝa Armeo kontraŭ Pollandon la 17-an de septembro 1939 kaj  murditaj de NKWD en la 1940-a jaro. La nunjaraj solenaĵoj pro  la aviadilkatastrofo havas karakteron tute alian ol planite. En multaj urboj omaĝe al ambaŭ polaj dramoj en Katyń okazas tutnoktaj meditadoj. En Varsovio antaŭ la Tombo de Nekonata Soldato oni metis florkronojn kaj en la Saksa Ĝardeno oni plantis Kverkon Omaĝe al la Viktimoj de Katyń-krimo.