• Sepulto de prezidenta paro
  • 13.04.2010
  • Lech kaj Maria Kaczyński estos entombigitaj dimanĉe je la 14-a horo en la kripto en Wawel-katedralo en Krakovo pri kio decidis la proksimuloj de la pereinta prezidenta paro. Laŭ certigo de la gazetara aferprezentanto Paweł Gras la registara administracio faros ĉion por plenumi la volon de la familio kaj certigi dignan trapason de la sepultaj solenaĵoj de la prezidento Kaczyński kaj lia edzino. La partoprenon en la sepultaj solenaĵoj deklaris gvidantoj de multaj ŝtatoj inkluzive de la plej superaj reprezentantoj de la Eŭropa Unio kaj NATO. Unu tagon pli frue, sabate je la 12-a horo sur Piłsudzki-placo en Varsovio okazos solena funebra adiaŭo de ĉiuj 96 viktimoj de la aviadila katastrofo apud Smolensko.