La ĉerko kun
la korpo de la edzino de prezidento, Lech Kaczyński Maria Kaczyńska ekde mateno
troviĝas jam en la
Prezidenta Palaco. Laŭ la travetura vojo de la aŭtomobilo kun
ŝia ĉerko inter la militista flughaveno kaj la Palaco, la sama kiun
dimanĉe traveturis la prezidenta ĉerko, atendis ŝin miloj da poloj ĵetante adiaŭe
florojn. Post la funebra diservo la korpo de Maria Kaczyńska kune kun ĉerko de
ŝia edzo estas ĝis la sepultosolenaĵo prezentata adiaŭcele en la Kolona
Salonego de la Prezidenta
Palaco. Ĝi estos tutdiurne vizitebla por ĉiuj personoj
dezirantaj adiaŭi la polan prezidentan paron. La identiginta la korpon de Maria
Kaczyńska ŝia frato Konrad Mackiewicz adiaŭe metis en ŝiajn manojn perlan
rozarion.