• Viktimoj de sabata akcidento
  • 14.04.2010
  • Merkrede postagmeze al Pollando alvenas ĉirkaŭ 30 ĉerkoj kun ceteraj viktimoj de la sabata aviadila akcidento apud Smolensk. Oni transportos ilin  tra la varsoviaj stratoj al la sporta halego “Torwar”. La loko estis preparita por digne akcepti la pereintojn. Ĝis sabato daŭros tie preĝa atendado. La solenaĵoj en la flughaveno okazas kun la partopreno de la pola kabinetestro kaj ministroj. Rusaj amaskomunikiloj informis, ke ĝis nun oni sukcesis idendigi 64 korpojn el inter 96 personoj, kiuj pereis en la katastrofo. En Smoleńsk daŭras esplorado pri la kaŭzo de la akcidento. Partoprenas ĝin 37 ekspertoj kaj prokuroroj el Pollando.