• Prezidentaj balotoj
  • 14.04.2010
  • Merkrede pri la dato de la prezidentaj balotoj debatis la parlamenta Konvento de Senjoroj,  membriganta reprezentantojn de ĉiuj parlamentaj kluboj. La fina decido apartenas tamen al sejmmarŝalo Bronisław Komorowski, kiu informis jam, ke la balotoj  okazos  la 20-an de junio. Post tiu oficiala indiko de la balotdato la balotkomitatoj havas 14 tagojn por kolekti mil subskribojn favore al siaj kandidatoj, kio estas kondiĉo necesa por ke konkreta kandidato estu registrita. “