• Nacia funebro
  • 14.04.2010
  • Merkrede la pola Sejmmarŝalo Bronisław Komorowski plenumanta la devojn de la pola ŝtatestro alprenis la decidon pri pludaŭrigo de la nacia funebro ĝis la dimanĉa noktomezo. La decido ligiĝas kun la fakto, ke dimanĉe en Krakovo okazos la sepultaj solenaĵoj de la prezidenta paro. Origine la funebro proklamita sabate de Bronisław Komorowski estis daŭronta ĝis vendredo.