La Eŭropa
Parlamento omaĝis
per minuto de silento la memoron de 96 viktimoj de la sabata aviadila
katastrofo apud Smolensko. La solenaĵon inaŭguris
la plenumo de la pola himno kaj de Odo al Ĝojo. La kunsidon partoprenis
eŭrodeputitoj, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, 12 komisaroj, reprezentanto de
Hispanio gvidanta laborojn de la Eŭropa Komunumo kaj 21 ambasadoroj. Sume
reprezentataj estis 51 landoj de la mondo.
La prezidanto de la
Eŭropa Parlamento Jerzy Buzek dum la solenaĵo esprimis dankon
al Rusujo pro digna kaj komprenema reago. Li esprimis la opinion, ke “tio
helpos al pola-rusa interpaciĝo baze de historia vero kaj reciproka respekto.”
Jerzy Buzek esprimis dankon ankaŭ pro vortoj de solidareco kaj subteno
alvenantaj el la tuta modno. Ĝis merkredo en la uniaj oficejoj daŭras la
funebro, lige kun kio flagoj estas duon
malhisitaj.