• Ne ideo de la familio
  • 15.04.2010
Rilatigante sin al disputo ĉirkaŭ la decido, ke  Wawel-katedralo fariĝu la loko de la entombigo de la prezidenta paro la  prezidenta ministro Andrzej Duda informis, ke tio ne estis la  ideo de la familio. Ĝi tamen esprimis sian  konsenton malgraŭ malfacilo ligita kun la fakto, ke la filino de la prezidenta paro loĝas en Sopot (en la norda Pollando) kaj Jarosław Kaczyński en Varsovio. Ili tamen cedis por fideli al la tradicio  konforme al kiu poloj entombigas siajn gvidantojn, kiuj peris dum la plenumo de siaj oficialaj devontiĝoj en Wawel-kastelo. Laste tiel okazis, se temas pri la  pola ĉefministro kaj superulo de la polaj armeaj fortoj generalo Władysław Sikorski, kiu  pereis en la aviadilkraŝo dum la 2-a mondmilito.