• Identigo de viktimoj
  • 15.04.2010
Ĝis  ĵaŭdo la familioj de la pereintoj sukcesis identigi 71 korpojn de la mortintoj dum  la aviadila akcidento apud Smolensk. Kiel informis la pola sanministro Ewa Kopacz la tutan tempon troviĝanta en Moskvo la tuta indentiga procezo inkluzive de DNA-ekzamenoj plej verŝajne daŭros ĝis la plej proksima merkredo. La esplorojn partoprenas same polaj kiel ankaŭ rusaj specialistoj de la institutoj pri la Tribunala Medicino.