• Revenis al Pollando
  • 15.04.2010
 Merkrede posttagmeze al la varsovia militista flughaveno Okęcie revenis korpoj de 30 pereintoj dum la tragika sabata katastrofo apud Smolensko. Bonvenigante ilin la pola ĉefministro Donald Tusk diris: „Hodiaŭ la tuta patrujo ploras. Vi revenis ĉirkaŭitaj de bedaŭro kaj nacia funebro. Vi revenis ĉirkaŭitaj de gloro.” Donald Tusk dediĉis al ĉiu el ili apartan atenton kelkvorte memorigante  iliajn siluetojn kaj meritojn. Inter la revenintaj ĉerkoj kun la identigitaj korpoj de la pereintoj troviĝis i.a. tiuj de la vicmarŝaloj de  la pola Sejmo Jerzy Szmajdziński kaj Krzysztof Putra. Dume ne  mallongiĝas la vico de personoj dezirantaj  adiaŭi la prezidentan paron, Lech kaj Maria Kaczyński, kies ĉerkoj estas prezentitaj publike  en la Prezidenta Palaco. Poloj venas el plej foraj anguloj de la lando,  eĉ se la atendado por la omaĝadiaŭo daŭras  ĉ.  10 horojn.