• Lasta elmigra prezidento
  • 15.04.2010
  Al Pollando revenis ĵaŭde la ĉerko kun la pereinta lastsabate Ryszard Kaczorowski, la lasta pola prezidento en la elmigrejo. Lia sepulto okazos la plej proksiman lundon en la varsovia Preĝejo de la Dia Providenco. Prezidento Kaczorowski estos entombigita en la tiea Kripto de Grandaj Poloj, kie eterne ripozas jam la animzorganto de Katyń-familioj pastro Zdzisław Peszkowski kaj la unua nekomunista estro de la pola diplomataro profesoro Krzysztof Skubiszewski. Ĝis tiu ĉi tempo lia ĉerko estas publike prezentita en la palaco Belweder apud la ĉefurba Łazienki-parko. La decidon entombigi lin en Varsovio kaj ne en Britujo, kie li pasigis plimulton de sia vivo kaj kion deziris poloj vivantaj en tiu ĉi lando alprenis la familio de prezidento Ryszard Kaczorowski.