• Insurekcio en geto
  • 19.04.2010
 Lunde la 19-an de marto pasas la 67-a datreveno de la insurekcio eksplodinta en la varsovia geto. La unuan fojon ĝi estas solenata sen Marek Edelman, la lasta gvidanto de la batalo, kiu mortis pasintjare en oktobro. La datrevenaj solenaĵoj komenciĝis ĝuste ĉe lia tombo, sekve daŭras apud varsovia monumento al la Herooj de la Geto kaj sub memortabulo omaĝanta organizaĵon de la pola konspira ŝtato „Żegota”, kies tasko estis liveri helpon al judoj; aktuvulino de ĉi tiu organizaĵo estis Irena Sendlerowa.