• Polino en kabineto de José Manuel Barros
  • 20.04.2010
En la kabineto de la prezidento de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso eklaboros polino Agnieszka Skuratowicz, kiu transiras al ĉi tiu posteno el la kabineto de la unia diplomatar-estrino Catherine Ashton. José Barroso havas 13 plej proksimajn kunlaborantojn, kiuj envivigas lian politikon kaj ĝis nun estis plurfoje kritikita pro trodungado de siaj samlandanoj. Tamen ekzemple la dungo de polino montras, ke ĉi-rilata situacio komencas ŝanĝiĝi. En la kabinetoj de la uniaj komisaroj laboras nun sume 9 poloj.