• Pola mastumado
  • 20.04.2010
En marto inflacio en Pollando egalis al 2,6 procentoj – informis Ĉefa Statistika Oficejo. Samtempe la prezokresko kompare kun februaro atingis 0,3 procenton. La kreskon de inflacio influis antaŭ ĉio altigo de pagoj pro loĝej-priservo kaj transporto. Samtempe tamen malkreskantaj prezoj de vestaĵoj kaj ŝuoj kontribuas al kontraŭa tendenco. La ĵus publikigitaj donitaĵoj evidentiĝis pli optimismaj kompare kun prognozoj, kio laŭ analizantoj povas signifi, ke Konsilantaro pri Monpolitiko ne plu altigos procentumojn.