• Ekologia Nobel-premio
  • 21.04.2010
  • Pola ekologo Małgorzata Górska, loĝanta en malgranda vilaĝo inter marĉoj apud Biebrza-rivero, transprenis en San-Francisko premion de Goldmann-fondaĵo, kiun oni alinomas “ekologia Nobel-premio”. La fondaĵo omaĝis ŝin pro la kampanjo favore al savo de Rospuda-valo kontraŭ la plano gvidi tra ĝi la internacian aŭtovojon Via Baltica. La premio, kiun akompanas 150 mil dolaroj, estas atribuata al personoj aktivantaj favore al protektado de la naturmedio. Ĉiujare oni atribuas ĝin al 6 personoj el diversaj kontinentoj. Małgorzata Górska ne estas la unusola polino gajninta tiun ĉi distingon. En la 2002-a jaro ricevis ĝin Jadwiga Łopata, kunestablintino de la Internacia Koalicio Favore al Protektado de Pola Vilaĝo, kies celo estis lanĉi kaj protekti ekologian agrikulturon.