• Sepulto de la unua pola soldato
  • 21.04.2010
  • Matene en Varsovio okazis sepulto de generalo Franciszek Gągor – la komandanto de la Ĝenerala Stabo pereinta apud Smolensk. La funebra meso estis celebrita en la paroĥa preĝejo de la generalo. En la lasta vojo la unuan soldaton de Pollando akompanis komandantoj de armeaj fortoj el ia. Aŭstrio, Belgio, Belorusujo, Kroatio, Greklando, Israelo kaj Italio kaj ankaŭ reprezentantoj de la pola registaro kaj parlamento.  Generalo Franciszek Gągor estis sepultita en la Militista Tombejo Powązki, kie eterne ripozas interlie polaj batalantoj de la XIX-jarcentaj novembra kaj januara insurekcioj, soldatoj pereintaj dum la unua mondmilito kaj dum pola-bolŝevista milito el la 1920-a jaro kaj partoprenantoj de la Varsovia Insurekcio el la jaro 1944.