• Prezidentaj balotoj
  • 21.04.2010
  • La prezidentaj balotoj en Pollando okazos la 20-an de junio, kaj la eventuala dua raŭndo - la 4-an de julio. Merkrede aferprezentanto Jerzy Skolimowski anoncis ĉi-koncernan decidon de sejm-marŝalo Bronisław Komorowski, plenumanta devojn de la pola prezidento. Lige kun la tragika morto de prezidento Lech Kaczyński necesis plirapidigi la balotojn, komence planitajn por la limo de septembro kaj oktobro. La nova dato signifas, ke ĝis la 26-a de aprilo balotkomitatoj devas registriĝi, aldonante al la petpostulo mil subten-subskribojn por sia kandidato. Sekve ĝis la 6-a de majo la balotkomisiono devas ricevi 100 mil subtensubskribojn por konfirmi registron de ĉiu kandidato. Pri la plej alta posteno rivalos Bronisław Komorowski el Civitana Platformo, Waldemar Pawlak el Pola Kamparana Partio, senpartia Andrzej Olechowski kaj Marek Jurek, reprezentanta Dekstrularon de Pola Respubliko.  Juro kaj Justeco ankoraŭ ne anoncis oficiale, kiu estos ĝia kandidato.