• Knabinoj al la Politeknikoj
  • 22.04.2010
  • Virinoj sukcese povas frekventi la teknikajn altlernejojn kaj labori kiel inĝenieroj, konvinkas la organizantoj de la kampanjo „Knabinoj al la Politeknikoj”.  Ĵaŭde en ĉiuj polaj teknikaj altlernejoj okazis Malferma Tago, kiu estas pretigita speciale kun la penso pri la estontaj studentinoj. Okazas kadre de ĝi prezento de la universitataj laboratorioj kaj  renkontiĝoj kun studentinoj kaj altlernejaj diplomitinoj. La kampanjo „Knabinoj al Politeknikoj” okazas de 2 jaroj kaj poiome allogas ĉiam pli multajn junulinojn  studi en la  teknikaj fakultatoj.