• Tago de Tero
  • 22.04.2010
  • La 22-a de marto pasas en la mondo kiel Tago de Tero, de 20 jaroj solenata ankaŭ en Pollando. Oni proklamis ĝin por popularigi la porekologiajn sociajn agadojn.  La pola ekologia  leĝaro protektas tiun agadon, kontraŭbatalante kaj punante pro la poluciado de la natura medio.  La pola registaro laboras nun super leĝamendo traktanta polucion de la naturmedio same severe kiel stiradon post la alkoholaĵuzo, allasanta la verdiktadon de puno en la alteco de  la ĝis 5-jara mallibereco.