• Ĉiuj viktimoj identigitaj
  • 22.04.2010
  • Kiel konfirmis la pola sanministro Ewa Kopacz en la moskva Instituto pri Krimmedicino finiĝis la identigado de personoj pereintaj dum la aviadilkraŝo apud Smolensko,  sabate la 10-an de aprilo. Vendrede la lastaj 20 ĉerkoj kun iliaj korporestaĵoj venos al Pollando. Ĵaŭde okazas la sepultaj solenaĵoj de 11 viktimoj, i.a. de vicprezidantino de Alianco de Demokrata Maldesktrularo Izabela Jaruga-Nowacka. Antaŭ la morto li laboris kune kun la edzino de la pola prezidento Maria Kaczyński pri la leĝamendo koncerne la enfamilian perforton. Pri la pola tragedio daŭre memoras la mondo. Ĵaŭde per minuto de silento la viktimojn de la aviadila katastrofo omaĝis la inaŭguranta debatojn germana Bundestag.