• Kiu inventis parfumojn?
  • 23.04.2010
Kiu inventis parfumojn, kiamaniere oni kultivas ajlon kaj kiujn sciencajn malkovrojn ni dankŝulas al araboj? Respondojn al tiuj kaj aliaj demandoj alportas ekspozicio en Etnografia Muzeo en Vroclavo. Formas ĝin du partoj. La unua prezentas kaligrafiaĵojn de la nuntempa artisto Salah al Moussawy, la dua kronologie bildigas inventaĵojn kaj atingaĵojn kreiĝintajn dum la ora erao de ismalo, inter la 7-a kaj 10 jarcento. La prezento de laboraĵoj de Salah al Moussawy estas la unua tiom ampleksa prezento de la araba kaligrafio en Pollando. Kiel memorigas ekspoziciorganizantoj al muzulmaoj Eŭropo dankŝultas kutimon de tripladaj mangaĵoj kaj uzon de la manĝilaro. La ekspozicio daŭras ĝis la 15-a de junio.