• Heredao de Krzysztof Komeda
  • 23.04.2010
Ĵaz-koncertoj, filmprezentoj kaj ekspozicioj  konsistigas la programon de la 4-a Festivalo de la Filma Muziko, reliefiganta kaj rilatanta al la kreado de ne plu vivanta pola komponisto Krzysztof Komeda. Steluloj de la aranĝo en la pola ĉefurbo estas mondfama sveda pianisto Bobo Stenson kaj pola ĵazmuzikisto Zbigniew Namysłowski – kiu kun Komenda muzikumis kaj koncertis. Krzysztof Komeda komponis muzikon por tiaj polaj filmoj kiel i. a. „Ĝis la revido morgaŭ” de Janusz Morgenstern aŭ „Senkulpaj sorĉistoj de Andrzej Wajda. Tamen en la mondo oni antaŭ ĉio konas Komeda kiel komponiston por la filmoj de Polański „Tranĉilo en akvo” kaj „Infano de Rosmary’.