• Polaj filmoj en Usono
  • 23.04.2010
En Los Angeles komenciĝis festivalo de polaj filmoj daŭranta ĝis la 2-a de majo. Ankoraŭ antaŭ la inaŭguro priombris ĝin la tragika akcidento apud Smolensko, dum kiu i. a. pereis vicmarŝalo de la pola Senato Krystyna Bochenek, inaŭguronta la festivalon. Dum ĝi estos disbildigitaj 30 kinobildoj, i.a. “Komercisto de mirakloj”, “Magia arbo”, “Mia sango” , kaj ankaŭ “Afterlife” de Agnieszka Wójtowicz, polino loĝanta en Usono. En la sekcio dediĉita al la pola dokumenta filmo la publiko povas spekti i.a. filmon „Kuniklo berlineske” kiu estis la nunjara kandidato por Oskar-premio.