• Festo de Libro
  • 23.04.2010
Vendredo pasas en la mondo kiel Tago de Libro kaj Aŭtoraj Rajtoj. Lige kun tio tra la varsoviaj stratoj trafikas hodiaŭ busoj, en kiuj eblas aŭskulti legatajn librojn. Temas same pri klasikaĵoj, kiel  “Per fajro kaj glavo” de Henryk Sienkiewicz kiel ankaŭ pri libroj laste furorantaj, kies ekzemplo povas esti “Katedralo en Barcelono” kaj disputveka biografio de la pola mondkonata raportisto “Kapuśpiński non-ficion”. Oni ne forgesis pri infanoj, kiuj povos aŭskulti la aventurojn de “Plastuleto” – prezentitajn antaŭ jaroj ankaŭ en nia programo. Lige kun la Monda Tago de Libro multaj polaj librovendejoj organizis vendrede promociadojn i.a. rabatinte vendatajn librojn eĉ je unu triono.