• "Nova Pollando"
  • 26.04.2010
  • La televidstacio 3SAT rigardebla en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando sian dimanĉan programon dediĉis tutece al Pollando. Sub la titolo “Nova Pollando” emisiitaj estis raportaĵoj kaj filmoj same dokumentaj kiel ankaŭ beletraj prezentantaj la historion kaj nuntempon de nia lando. La programo prezentis similaĵojn kaj diversecojn inter poloj kaj germanoj [germanlingvanoj], kaj ankaŭ kontraŭbataladon de daŭre aperantaj antaŭjuĝoj.