„La Gioconda" de
Amilcare Ponchielli, malofte prezentata sur la operaj scencejoj de la mondo kaj
taksata kiel verko tre malfacila inaŭguris la 17-an Operan Festivalon en Bydgoszcz,
kiu komenciĝis lastsabate. Dum 2 semajnoj la publiko havas la ŝancon admiri
spektaklojn preparitajn de pli multaj polaj operteatroj. Estos gastprezentitaj enscenigoj el Litovio kaj Kubo. La rivaladon
de profesiuloj akompanas la 3-a eldono de “Opera Forumo de Junuloj”. Temas pri
la trarigardo de spektakloj preparitaj de
studentoj el la polaj muzikaj altlernejoj.