Antaŭ 24 jaroj okazis averio
de atomelektreja reaktoro en Ĉernobilo, en Ukrainujo. Temis pri la plej granda
ĉi-speca averio en la mondo. Al la atmosfero traiĝis grandkvante radioaktivaj
substancoj. Tio alkondukis al polucio de Eŭropo. La sovetuniaj aŭtoritatoj komence neis
la katastronon kaj nur post kelkaj tagoj prezentis lakonajn kaj neverkonformeblajn
informojn. La
eksplodo en Ĉernobilo plej multnombre kaŭzis malsanojn de tiroido. En Pollando
la sekvoj de tragedio estis limigitaj pro vasta apliko de la rimedo Lugol. En
Sovetunio oni ne aplikis tiun metodon.