Lunde posttagmeze pasis
la limdato por registri balotkomitatojn de la prezidentokandidatoj. Ĉiu
petpostulo devis estis subskribita de mil personoj. Sume registriĝis 22 kandidatoj ia.: Bronisław Komorowski,
Waldemar Pawlak, Marek Jurek, Andrzej Lepper, Janusz Korwin-Mikke, Andrzej
Olechowski, kaj Jarosław Kaczyński. Por ke la kandidato povu komenci la
balotkampanjon la unuopaj balotkomitatoj ĝis la 6-a de majo devas prezenti listojn
kun po 100 mil
subtensubskriboj.