• Unia diplomatia servo
  • 26.04.2010
  • La pola ministro por la eksterlandaj aferoj Radosław Sikorski estadas lunde en Luksemburgo por unutaga vizito partoprenante renkontiĝon de la uniaj estroj de diplomataro. Liaopinie Pollando pretas - post malgrandaj modifoj - akcepti la ekondukan staton de la eŭropunia diplomatia servo. Ĝis nun estis interkonsentite i.a.,  ke la unia ministro por la eksterlandaj aferoj devos ĉiujare prezenti al la membrolandoj informon pri nomumoj kun konsidero de la landodeveno de kandidatoj por la diplomatiaj postenoj. Tiu proceduro preventas situacion, ke  la unia diplomatia servo estu dominita de  personoj deventantaj el la landoj de la tn. malnova unio. La pola ministro atentigis pri la neceso  enpostenigi  virinojn en la unia diplomatia servo pli vastskale .