• Labor-kutimoj
  • 27.04.2010
  • Distanca laboro, do laboro helpe de komputilo kaj interreto aŭ telefono en la propra hejmo daŭre ne ĝuas en Pollando popularecon. Tian dungoformon aplikas nur 2 procentoj de la polaj firmaoj, dume en la landoj de la okcidenta Eŭropo temas averaĝe pri 11 procentoj – informis Pola Agentejo Evoluigi Entreprenemon. Distanca laboro laŭ ekspertoj alportas avantaĝojn same por labordonantoj kiel ankaŭ dungitoj. Ĝi estas ankaŭ favora por la mastrumado, lige kun la malpli grandaj laborkostoj.  Laŭ Pola Agentejo la plej granda obstaklo por evoluigi la distancan laboron kaŭzas rezervo al novaj solvoj. Ŝanĝi tiun sintenon helpos  aparta populariga kampanjo ĵus komenciĝanta en Pollando.