• Rilatoj EU-Ukrainujo
  • 27.04.2010
  • En Bonn okazas marde renkontiĝo de la ministroj por la eksterlandaj aferoj de la Veimara Triangulo. Krom estroj de la diplomataro el Germanio, Francio kaj Pollando al la renkontiĝo estis invitita ankaŭ ilia ukraina samrangulo. Kiel informis Radosław Sikorski,  gvidanta la polan diplomatian servon,  post la politikaj ŝanĝoj en Ukrainujo tiu ĉi lando deklaras daŭrigon de sia poreŭropa vojo samtempe anoncante sin favore al intimigo de la rilatoj kun Rusujo. Tio ne estas sinekskluda, sed la ministroj volas pli amplekse trakti la temon por ekscii pli multajn detalojn.