• Tago de Malario
  • 28.04.2010
  • Ĉiun 30-an sekundon pro malario mortas en la mondo  infano. Laŭ la Monda San-Organizo tiun malsanon suferas 500 milionoj da personoj. Lige kun la pasanta fine de aprilo Monda Tago de Malario la polaj kuracistoj memorigas, ke ĝi plagas pli ol 100 landojn de la mondo amase vizitatajn de turistoj,  ankaŭ el Pollando.  Kvankam  ne ekzistas vakcinaĵo kontraŭ malario, tamen dum estado en la minacitaj landoj estas rekomendinde uzi  konfromajn medikamentojn, kiuj protektas kontraŭ la malsaniĝo. Malgraŭ tio ekz. en Pollando ĉiujare oni konstatas ĉirkaŭ 100 malsaniĝojn ĉe personoj revenantaj el la foraj ripozlokoj. Multaj el ili mortas pro la malsano.