• Parlamento debatas
  • 28.04.2010
  • Merkrede la unuan fojon post la kraŝo de la prezidenta aviadilo debatas la pola parlamento. Tamen nur dum la sekva kunsido komence de majo estos ĵurenoficigitaj novaj deputitoj, kiuj anstataŭos la pereintajn kolegojn. Apud Smolensko pereis 18 parlamentanoj, inkluzive de la vicprezidantoj de la pola Sejmo kaj Senato. Dum la hodiaŭa kunsido estas prezentitaj informoj pri la agado de la pola registaro post la katastrofo el la 10-a de aprilo. Oni diskutas krome la amendon  de la pola punkodo.