La estadanta en Vaŝingtono
prezidanto de la Eŭropa Parlamento
Jerzy Buzek esprimis malkontenton pro la usona viza politiko. Liaopinie la konservo
de la vizodevo por poloj kaj aliaj civitanoj de la Eŭropa Unio estas maljusta. Laŭ
Jerzy Buzek necesas laŭeble plej rapide solvi tiun situacion, kiu atestas pri
malegala rilato de Usono al la unuopaj landoj de la Eŭropa Komunumo. La prezidanto de la Eŭropa Parlamento reliefigis,
ke „se ni parolas pri la strategia
partnereco ne ebla estas divido je landoj pli kaj malpli bonaj”.