• Pola-usona kunlaboro
  • 28.04.2010
  • La pola ministro por la eksterlandaj aferoj Radosław Sikorski inaŭguras merkrede la 4-tagan viziton en Usono. Li renkontiĝos i.a. kun la ŝtatsekretario Hilary Clinton, defendsekretario Robert Gates, kun profesoro Zbigniew Brzeziński kaj kun kongresanoj. La  ĉefa temo de la interparoloj estos la militara kunlaboro inter ambaŭ landoj. Temas i.a. pri nova usona defendoprojekto anstataŭigonta la kontraŭraketan sistemon. Post sia vizito en Usono la estro de la pola diplomataro direktiĝos al Peruo kaj Kolombio.