• Festivalo de la Baltlandaj Muziko kaj Arto
  • 29.04.2010
La 17-a Festivalo de la Baltlandaj Muziko kaj Arto Probaltica okazonta inter la 1-a kaj 15-a de majo fariĝos la okazo por omaĝi kelkajn nunjarajn datrevenojn. La plej grava estas la 200-a naskiĝdatreveno de Frederiko Chopin, la 150-a naskiĝdatreveno de Ignacy Jan Paderewski kaj la 100-a naskiĝdatrevo de Roman Maciejewski. La festivalo celas helpe de muziko proksimigi recirpoke la loĝantojn de la apudbaltikaj landoj. Dank’ al koncertoj de muzikensembloj en internacia konsisto la muzikistoj havos la ŝancon konatiĝi kaj la plenumataj de ili komponaĵoj ebligos al la muzikŝatantoj pli bone konatiĝi kun la kulturo de la najbaroj.