• Lokaj amaskomunikiloj
  • 29.04.2010
    Situacio de lokaj kaj regionaj amaskomunikiloj estas malfacila – tian opinion prezentis la partoprenantoj de la konferenco „Forumo de amaskomunikiloj de la Silezia Vojevodio” okazanta en Katowice. Dum ĝi ĵurnalistoj kaj ekspertoj diskutas kiel ŝanĝi la situacion. Maria Trepińska la prezidantino de la asocio „Amaskomunikiloj favore al la Eŭropa Integriĝo” esprimis la opinion, ke tro ofte politiko influas la traktatajn temojn kaj fenomenojn, rezulte de kio ĵurnalistoj multfoje perdas iniciaton inaŭguri debatojn gravajn por la lokaj komunumoj”.