• Ministro Sikorski en Usono
  • 29.04.2010
     La pola ministro por la eksterlandaj aferoj Radosław Sikorski dum sia vizito en Usono renkontiĝis kun la konsilanto de la usona prezidento por la defendo, generalo James Jones. Dum la debato la estro de la pola diplomataro subtenis la postulon redukti taktikan nuklean armilaron en Eŭropo. Kroma temo de la interparoloj estis la disloko de la raketoj Patriot en Pollando, NATO, Irano kaj krome la polaj rilatoj kun Rusujo. Post la vizito en la Blanka Domo ministro Sikorski enmanigis al la eksa usona  ŝtatsekretario Madeleine Albright Grandan Ordenon de Meritkruco, kiun atribuis al ŝi la tragike pereinta prezidento Lech Kaczyński.