• Rilatoj EU-Usono
  • 29.04.2010
La estadanta en Vaŝingtono prezidanto de la Eŭropa Parlamento deklaris sin favore al intimigo de la rilatoj inter Eŭropo kaj Usono. Jerzy Buzek alvokis Usonon al pli oftaj diskutoj kun la Malnova Kontinento kaj instigis Eŭropon helpi al la usonanoj solvadi la mondajn problemojn. Li esprimis la opinion, ke necesas trakti Eŭropon kiel unu partneron. Tiun starpunkton Jerzy Buzek prezentis post la interparolo kun la usona ŝtatsekretario Hilary Clinton kaj kun kongresanoj. Merkrede malfruvespere la prezidanto de la Eŭropa Parlamento renkontiĝis ankaŭ kun la usona vicprezidento Joe Biden.