• La Krakova Filmfestivalo
  • 30.04.2010
    La Krakova Filmfestivalo havas jam 50-jarojn. Inter la 31-a de majo kaj la 6-a de junio rivalos en ĝi kinobildoj el Usono, Kanado, Meksiko, Argentino, Brazilo, Kamboĝo kaj el multaj eŭropaj landoj. La ĉefpremiojn konsistigas la Ora Korno en la internacia konkurso de la dokumentaj filmoj kaj la Ora Drako en la konkurso de filmoj mallongaj. Ambaŭ konkursojn akompanas la polaj kinobildoj de junaj artistoj. La publiko de la jubilea aranĝo havos la okazon spekti en la konkursa segmento 89 filmojn al kio aldoniĝas ankaŭ kinobildoj prezentataj en 14 eksterkonkursaj kategorioj, i.a. dediĉitaj al filma muziko kaj kulisoj de ĝia komponado. La speciala gasto de la festivalo estas la israela kinematografio.