• Polo premiita en Germanio
  • 30.04.2010
Waldemar Pokromski estis distingita en Germanio. La kreinto de karakterizaĵoj por la filmo de Michael Haneke „Blanka rubando”,  kiel la unua polo ricevis la premion de la Germana Filma Akademio en tiu ĉi kategorio. Oni distingis la filmon de Haneke ankaŭ kiel “Filmon de la jaro”. Waldemar Pokromski estis pasintjare premiita en Gdynia dum la Festivalo de Polaj Filmoj pro la karakterizaĵoj por la filmo „Rewers”. Pokromski estas unu el plej agnoskataj en la mondo karakterizistoj, estante kunlaboranto de Steven Spielberg, Roman Polański kaj Tom Tykwer.