• “Konstelacio de Hamlet”
  • 30.04.2010
En Teatrul National,  en la rumana urbo Krajowa,  estis lunde enscenigita de la Pola Teatro el Vroclavo “Hamlet-o” de Wiliam Shakespeare . La spektaklo reĝisorita de Monika Pęcikiewicz partoprenas la 7-an Internacian Shakespeare- Festivalon . Ĝi disvolviĝas sub la titolo “Konstelacio de Hamlet”. Oni prezentas enscenigojn de tiu ĉi dramo el la tuta mondo. La vroclava teatraĵo,  prilaborita kun la utiligo de plej moderna tekniko,  reliefigas la aktualecon de la problemoj bildigitaj en tiu ĉi verko. En Pollando ĝi estis premiita kiel la plej bona Shakespeare-enscenigo en la teatra sezono 2007/2008.