- El la E-movado
- 04.05.2010
La Esperanto-vikipedio ricevis rekonon pro la plej granda
kresko de la mil "havendaj
artikoloj" en aprilo 2010. En tiu listo
enestas la temoj, kiuj laŭ la vikipedio-kunlaborantoj devas troviĝi
en ĉiu vikipedio. Esperanto estas nun unualoke menciita
sur la paĝo, kie oni sekvas la
plej grandajn kreskojn de tiuj artikoloj en la unuopaj vikipedioj. Kompare kun
aliaj lingvoj Esperanto antaŭeniris en aprilo de la 37-a ĝis la 33-a loko.