• Plej grava ekzameno
  • 04.05.2010
  • Marde 443 mil polaj gejunuloj inaŭguris abiturientan ekzamenon, kiu finas ilian  mezgradan edukiĝadon. Dum la pola abiturienta ekzameno polaj junuloj devas subiĝi devige al ekzamenoj pri: la pola lingvo, elektebla  fremda lingvo kaj matematiko. Entute eblas kadre de la abiturienta ekzamento subiĝi al 6 lernoobjektaj ekzamenoj. Krom la menciitaj devigaj  ekzamenoj la ceteraj estas libere elekteblaj.  Lernantoj mem decidas ĉu kaj pri kiuj lernoobjektoj ili ekzameniĝos, konsiderante  la postulojn de estontaj studoj.