• Interparoloj en Moskvo
  • 04.05.2010
  • La plenumanta devojn de la pola prezidento  Sejmprezidanto Bronisław Komorowski informis, ke sabate la 8-an de majo antaŭtage de la datrevenaj solanaĵoj lige kun la finiĝo de la 2-a mondmilito li renkontiĝos kun la rusa prezidento Dimitrij Medvedev. La pola politikisto ligas multajn esperojn kun tiu ĉi renkontiĝo ne nur kuntekste de la solenaĵoj, sed ankaŭ konsiderante estontecon de la polaj-rusaj rilatoj. Kiel reliefigis  Bronisław Komorowski grava punkto de lia estado en Moskvo estos enmanigo de polaj ŝtataj distingoj al rusaj civitanoj. Temas i.a. pri membroj de la rusa asocio Memoriał, aganta favore al prezento de la tuta vero pri Katyń-krimo. Ĝiajn membrojn intencis  distingi la pereinta pola prezidento Lech Kaczyński dum solenaĵoj en Katyń la 10-an de aprilo.