• Pola Nacia Festo
  • 04.05.2010
  • La ĉefajn solenaĵojn en Varsovio omaĝe al la akceptita  la 3-an de majo 1791 pola Konstitucio partoprenis lunde reprezentantoj de la ĉefaj ŝtataj kaj militistaj aŭtoritatoj. Pro la katastrofo,  en kiu pereis i.a. la pola prezidento la nunjaraj solenaĵoj havis tre modestan karakteron. Ne okazis enmanigo de generalaj nomumoj, ne okazis ankaŭ tradiciaj paradoj kaj historia pikniko en la varsovia Łazienki-parko. Lige kun la solenaĵoj Pollandon atingis bondeziroj de mondaj gvidantoj. La usona prezidento Barak Obama en sia gratumesaĝo emfazis i.a., ke  “dum 219 jaroj, kiuj pasis post kiam Pollando akceptis sian konstitucion, tiu ĉi dokumento servis kiel inspiro por pluraj homoj en la tuta mondo, kiel vojmontrilo de egaleco kaj demokrata libereco.” Prezidento Obama substrekis, ke la poldevenaj usonanoj estas grava parto decidanta pri la usona nacia karaktero. Plenumante gvidajn postenojn en la diversaj branĉoj de la usona mastrumado ili kontribuas al daŭra formiĝado de la usona socio.