• Monda Tago de Alergio kaj Astmo
  • 05.05.2010
  Daŭra kataro, tusado kaj konjunktivito estas la plej oftaj simptomoj de alergioj, kiujn suferas jam preskaŭ 40 procentoj da poloj. Lige kun la Monda Tago de Alergio kaj Astmo - kiel memorigas kuracistoj - alergio, do malĝusta reago de la imuna sistemo je diversaj faktoroj estas la plej ofta kaŭzo de astmo. Ĝi estas la plej ofte longdaŭra malsano de la infanaĝo. En Pollando suferas ĝin ĉirkaŭ unu miliono da infanoj. Tamen ĉe 75 procentoj de ili la malsano neniam estis diagnozita.