• Konferenco pri Katyń-krimo
  • 05.05.2010
 Laŭ  historiisto profesoro Wojciech Roszkowski nur post la aviadila katastrofo apud Smolensko Katyń-krimo aperis en la konscio de la monda socio. Merkrede en Vaŝingtono okazas internacia konferenco dediĉita al la tiu krimo de antaŭ 40 jaroj. Ankoraŭ antaŭ la tragedio el la 10-a de aprilo komencis organizi ĝin la usona-pola Fondaĵo de Tadeusz Kościuszko kaj Helsinki-komisiono funkcianta ĉe la usona Kongreso. Kiel memorigis profesoro Roszkowski Usono kiel la unua ŝtato komencis esplori  Katyń-krimon en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento. Tamen post kelkaj jaroj ĝi suspendis la esploradon por ne akrigi siajn rilatojn kun Sovetunio.