• Novaj deputitoj
  • 05.05.2010
Merkrede en la pola Sejmo estas ĵurenoficigitaj 11 novaj deputitoj. Laŭvicaj du parlamentanoj prezentos la deputitan ĵuron verŝajne vendrede. Laŭ Mariusz Błaszczak la aferprezentanto de la partio Juro kaj Justeco novaj deputitoj havas jam multajn politikajn spertojn, ĝis nun plej ofte laborante sur la loka nivelo de la ŝtata administracio. Sume en la parlamentaj benkoj eksidos 18 novaj deputitoj, anstataŭigante siajn 18 kolegojn pereintajn apud Smolensko. Temas pri deputitoj reprezentantaj la partiojn Juro kaj Justeco, Civitana Platformo kaj Alianco de Pola Maldekstrularo.